Frankfurto ĉe Majno
urbo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Frankfurt am Main [FRANKfurt am Majn], esperantlingve Frankfurto ĉe Majno, estas la plej granda urbo en Hesio kaj la kvina plej granda urbo en Germanio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 773068 loĝantojn. 29 procentaĵoj de la loĝantaro estas eksterlandanoj. Frankfurt estas eksterdistrikta urbo, sed ĝi administre apartenas al la distriktaro Darmstadt - la sudo de Hesio. La urbo havas universitaton, diversajn altlernejojn, muzeojn kaj bibliotekojn kaj estas fama financmetropolo kun multaj bankoj, interalie la Eŭropa Centra Banko. Ĉi tie troviĝas unu el la plej grandaj flughavenoj de Eŭropo. La urbo estas la koro de la ekonomia regiono Rejno-Majno.
Frankfurto ĉe Majno | |||||||
| |||||||
urbego • universitata urbo • financa centro • Eŭropa Urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Hesse • mondurbo • Libera regna urbo • free city • urbo • business cluster | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | ||||||
Distrikto | Eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 069 | ||||||
Poŝtkodo | 60001–60599 65901–65936 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6000 6230 | ||||||
Aŭtomobila kodo | F | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06412000 | ||||||
NUTS | DE712 | ||||||
Subdivido | 46 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Urbestro | Mike Josef (SPD) | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 773068 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 7′ N, 8° 41′ O (mapo)50.1166666666678.6833333333333 | ||||||
Alto super la marnivelo | 112 m | ||||||
Areo | 248,31 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://frankfurt.de/ | ||||||
En la urbo naskiĝis la fama germana poeto Johann Wolfgang von Goethe. Frankfurto havas longan historion kiel bazarejo por libroj. Ankoraŭ hodiaŭ okazadas ĉi tie unu el la plej gravaj librofoiroj. Multaj konataj eldonejoj havas ĉi tie sian sidejon.