From Wikipedia, the free encyclopedia
La kavaliro François-Jean Lefebvre de La Barre, (12-a de septembro 1745, ĉe la kastelo de Férolles-en-Brie, 1-a de julio 1766 ĉe Abbeville) estis juna nobelo de Francio kiu estis kondamnita, torturita, senkapigita kaj bruligita, fare de la juĝistaro de Abbeville kaj poste de la Parlamento de Parizo, pro supozita blasfemo kaj sakrilegio.
François-Jean Lefebvre de La Barre | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1745 en Férolles-Attilly |
Morto | 1-an de julio 1766 (20-jaraĝa) en Abbeville |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Reĝlando Francio |
Ŝtataneco | Francio |
La matenon de la 9-a de aŭgusto 1765, estis malkovritaj en Abbeville du agoj konsideritaj kiel profanado:
La supozoj kondukis sur kelkajn membrojn de la riĉa junularo de la urbo konataj pro diboĉado kaj provokado: la kavaliro La Barre, Moisnel naskiĝinta en 1749 kaj Gaillard d'Etallonde naskiĝinta en 1750. Tiuj junuloj ricevis atenton pro maldecaj kantoj nerespektintaj la religion; krome ili fieris ke ili ne senĉapeliĝis antaŭ la religian procesion. Aliaj kolegoj estis la filo de Pierre-Nicolas Duval de Soicourt, urbestro de Abbeville. Tuj eksplodis malamikecoj inter familioj kaj fine nur La Barre frontis la proceson.
Voltero, kiu intervenis en aliaj juraj kazoj de religia maltoleremo ne povis interveni, ĉar li tiam estis enmetita en la afero Sirven.
Oni skandalis tiom, ke okazis eĉ interveno de la Parlamento de Parizo kaj de du reĝoj, nome Ludoviko la 14-a kiu montriĝis favore al la nuligo de la mortkondamno, dum Ludoviko la 15-a finfine ne uzis sian rajton al reĝa pardono. Pro la enorma skandalo la aliaj kulpitoj ne estis persekutataj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.