Pacpremio de la germana librokomerco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pacpremio de la germana librokomerco germane Friedenspreis des Deutschen Buchhandels) estas premio disdonata ĉiujare okaze de la librofoiro en Frankfurto ĉe Majno. Ĝin gajnas personoj, kiuj per sia literatura, scienca aŭ arta agado esence kontribuis al la realigo de la ideo pri paco.