Funkcia komponaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, komponita funkcio, formita kiel la komponaĵo de unu funkcio sur alia, prezentas la aplikon de la antaŭa al la rezulto de la apliko de la lasta al la argumento de la komponaĵo. La funkcioj f: X → Y kaj g: Y → Z povas esti komponitaj per unue aplikado f al argumento x kaj tiam aplikado g al la rezulto. Tial oni ricevas funkcion g o f: X → Z difinitan per (g o f)(x) = g(f(x)) por ĉiuj x en X. La notacio g o f estas legata kiel "g cirklo f" aŭ "g post f" aŭ "g komponita kun f". La operacio o en tia kunteksto nomiĝas funkcia komponado.