GHS Damaĝo-piktogramoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La damaĝo-piktogramoj estas parto de la internacia Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de Kemiaĵoj . Du grupoj da piktogramoj inkluzivas ene de tiu sistemo: unu por etikedigo de ujoj kaj surloka damaĝo-avertoj, kaj alia por uzado dum transportado de la danĝeraj materialoj. Unu el ili oni devas elektiĝi, depende de la cela publiko, tamen ambaŭ ne kune uzatas. La du kunaĵoj da piktogramoj uzas la samajn simbolojn por la samaj damaĝoj, kvankam certaj simboloj ne estas postulataj por la transporto-piktogramoj. La transporto-piktogramoj ekzistas laŭ granda kolorvarieco kaj povas enhavi aldonajn informojn tia kia iu subkategoria nomo.
Damaĝo-piktogramoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj ĉe la GHS, kune kun:
- identigo de la produkto
- signaliga vorto - kiu povas esti Danĝero aŭ Averto - kiam necesa
- damaĝo-deklaroj, indikante la naturon kaj risko-grado prezentata de la produkto
- antaŭgardaj deklaroj, indikante kiel la produkto devas manipuliĝi por malpliigo de risko al uzantoj (samkiel al aliaj homoj kaj ĝenerala medio)
- identeco de la provizanto (kiu povas esti fabrikanto aŭ importisto)
La damaĝo-piktogramoj por kemiaĵoj de la GHS celas provizi bazojn por la naciaj sistemoj aŭ anstataŭado de la nunaj sistemoj pri damaĝo-piktogramoj. Tiu sistemo estis efektivigita de la Eŭropa Unio en 2009.
La transporto-piktogramoj de la GHS estas tiu sama rekomendita de la Unuiĝintaj Nacioj por la transportado de Danĝeraj Produktoj, vaste efektivigitaj de la naciaj institucioj pri reguligoj en Usono.