GHS Deklaroj pri damaĝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deklaroj pri damaĝoj estas parto de la Globe Harmoniigita Sistemo (GHS) pri Klasado kaj Etikedado de kemiaĵoj. Ili estas kreitaj por prezentado de kunaĵo da normigitaj frazoj pri la danĝeroj rilate al la kemiaj substancoj kaj miksaĵoj kiuj povas plenigi la necesojn de malsamaj nacioj. Tiamaniere ke plenumas la saman rolon de la tiam konataj R-Frazoj, kiujn ili intencas anstataŭi.
Deklaroj pri damaĝoj estas unu el la ĉefaj elementoj por etikedigo de ujoj sub la GHS, kune kun:
- identigo de la produkto
- unu aŭ pli damaĝo-piktogramo(j), (kiam necesaj)
- signala vorto - ĉu Danĝero ĉu Averto - kiam necesa
- Antaŭgardaj deklaroj, indikanta kiel la produkto devas manipuliĝi por minimumigi riskojn al la uzanto (samkiel al aliaj homoj kaj ĝenerala vivmedio)
- identeco de la provizanto (kiu povas esti aŭ fabrikanto aŭ importisto).
Ĉia deklaro pri damaĝoj estas reprezentata de iu kodo, kiu komencas per la litero H sekvata per tri ciferoj. Deklaroj kiuj korespondas al la rilataj damaĝoj estas kune grupigitaj per kodo-nombro, do, la nombrado ne estas sinsekva. La kodo uzatas kiel referencaj celoj, ekzemple, por helpado kun tradukaĵoj, sed la respektiva frazo devas aperi sur la datumlisto pri etikedado kaj sekureco.