Supera lernejo pri kinematografio en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio (ruse ВГИК – Всероссийский государственный институт кинематографии имени Сергея Герасимова) nome de Sergej Gerasimov. Ĝi estis la unua universitato en la mondo instruanta studentojn en ĉi tiu fako.
Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio | |||||
---|---|---|---|---|---|
kina lernejo arta lernejo rekonilo | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1-a de septembro 1919 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 50′ 6″ N, 37° 38′ 14″ O (mapo)55.83507737.637272 | ||||
lando | Rusio | ||||
urbo | Moskvo | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
La 1-an de septembro 1919 aperis La Ŝtata Kino-lernejo, kiun estris aktoro kaj reĝisoro Vladimir Gardin. En 1920 oni produktis tie la unuan sovetian filmon “Serpo kaj Martelo”. En 1924 oni kreis studion de animacia kino, kiu atingis grandan sukceson. En 1931 oni organizis la unuan filmotekon, kiu nun estas la plej granda arkivo de filmoj produktitaj en Sovetunio, tre valora heredaĵo de ĝia popolo. La 28-an de julio 1992 ĝia nomo estis ŝanĝita al la nuna: "Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio".
En 1944 komencis funkcii la reĝisora studio sub la gvido de Sergej Gerasimov kaj Tamara Makarova (lia edzino). En pli ol kvardek jaroj la studadon en la studio finis 106 geaktoroj kaj 108 gereĝisoroj. Ekde 2004 en la universitato funkcias kolegio instruanta studentojn en malpli alta nivelo. Diplomitoj de Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio laboras en 90 landoj de la mondo.
Konstruaĵoj de Tutrusia Ŝtata Instituto de Kinematografio najbaras kun filmstudio Gorkij situanta en Ostankino, distrikto de Moskvo. La du organizaĵoj kunlaboras en produktado de filmoj kaj instruado de studentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.