Ĝenerala Publika Permesilo de GNU
libera permesilo por programaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĝenerala Publika Permesilo de GNU (angle mallongigita en GNU GPL, GNU General Public License) estas aŭtorrajta permesilo por programaro kiu postulas, ke la programo estu libera kaj restu libera.
Ĝenerala Publika Permesilo de GNU | ||
---|---|---|
libera rajtoceda permesilo de programaro • OSI-approved license • libera permesilo de programaro vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
Ĝenerale, oni rajtas libere uzi, kopii kaj ŝanĝi GPLan programojn, sed oni ne rajtas krei novajn malliberajn derivaĵojn de ĝi. Oni rajtas gajni monon per GPLa programo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu povas pagi iun alian por plibonigi la programon aŭ provizi helpon pri ĝi).
GPL de GNU estas rajtoceda permesilo (angle, copyleft).
La GPL estis kreita de Richard Stallman (kune kun advokato) inventinto de Emakso, GNU kaj de la ideo de libera programaro, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la apero de la operaciumkerno Linukso de Linus Torvalds, ĉar kerno estis la lasta necesa parto mankinta en GNU.
La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "La Manifesto de GNU" de Stallman.