Gaŭsa leĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu artikolo temas pri la "gaŭsa leĝo", kaj rilatas al la elektra kampo. Analoga leĝo rilatas al la magneta kampo, laŭ la "leĝo de konservita flukso", alienomita "gaŭsa leĝo pri magnetismo". Analoga leĝo rilatas al gravita kampo, laŭ la "gaŭsa leĝo pri gravito". La ĝenerala teoremo rilatanta tiujn leĝojn estas la teoremo de Ostrogradskij-Gaŭso.
En fiziko, la gaŭsa leĝo, aŭ leĝo de Gauss, estas leĝo rilatanta al la distribuo de elektraj ŝargoj, kiuj kaŭzas elektran kampon. La gaŭsa leĝo esprimiĝas tiel:
Ĝi estis formulita de Carl Friedrich Gauss en 1835, sed ne eldonita ĝis 1867, t.e. post lia morto [1].
Ĝi estas integrala formo de unu el la kvar ekvacioj de Maxwell nomita ekvacio de Maxwell-Gauss, kaj estas fundamento de klasika elektromagnetismo.
En vakuo, por fermita gaŭsa surfaco S, la elektra flukso estas donita per sekvanta surfaca integralo:
kie
- Q(V) estas la tuta elektra ŝargo (inkluzivanta ambaŭ liberajn ŝargojn kaj barajn ŝargojn) en la volumeno V limigita de la surfaco S,
- ε0 estas la permitiveco de vakuo.