Gabinete Caligari
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gabinete Caligari estis grupo de rokenrolo hispana, integrita ene de la movado konata kiel Madrida Movida, kaj kiu havis etendan kaj relative sukcesan karieron kiu pluis dum 18 jaroj, kaj rezultis en totalo de 8 LP, du rekolektajn diskojn oficiale kaj diversajn unuopaĵojn apartenantaj al ties unuaj jaroj.
Gabinete Caligari formiĝis en 1981 kun Jaime Urrutia (voĉo kaj gitaro), studento de ŝemida filologio, Ferni Presas (basgitaro) kaj Edi Clavo (drumoj), studentoj de la Altlernejo pri Sciencoj de Informado de la Universidad Complutense de Madrid. Kelkaj el ili estis iam membroj de aliaj grupoj kiaj Ejecutivos Agresivos (Jaime) aŭ Ella y los Neumáticos (Edi kaj Ferni) sed, influataj el brita postpunko, miksis laŭ personeco de Eduardo Benavente, popolajn kaj folklorajn hispanajn melodiojn kaj akcentojn kiaj tiuj pri toreado.
Tiele famaj kantoj en la 1980-aj jaroj estis ekzemple "Al calor del amor en un bar" (Je amvarmo en trinkejo), "La Culpa fue del Cha-cha-cha", "Camino Soria" aŭ "Cuatro rosas" (Kvar rozoj).