cover image

Galaksio

grandega aro da steloj / From Wikipedia, the free encyclopedia

Galaksioj estas grandegaj gravite ligitaj sistemoj, kiuj enhavas stelojn, gason, polvon, plasmon kaj verŝajne nevideblan malluman materion.[1][2] Maso de tipa galaksio estas 1011 sunmasoj. La vorto galaksio estis derivita el la greka galaxias (greke γαλαξίας), laŭvorte "lakto", reference al la Lakta Vojo.

Galaksio NGC 4414, 57 milionojn da lumjaroj fora, en konstelacio Berenica Hararo

Tipaj galaksioj enhavas inter 10 milionojn kaj mil miliardojn (107 – 1012) da steloj[3] kiuj orbitas ĉiuj ĉirkaŭ komuna gravitcentro. Aldone al unuopaj steloj kaj maldensa interstela medio, la plej granda parto el la galaksioj enhavas grandan nombron da multopaj steloj, stelaj aroj kaj ankaŭ variajn nebulozajn tipojn. Galaksioj havas inter kelkajn milojn da lumjaroj ĝis kelkajn centmilojn da lumjaroj je diametro kaj estas apartaj unu de alia per distancoj de milionoj da lumjaroj.

Kvankam la tiel nomata malluma materio kaj malluma energio ŝajnas reprezenti ĝis 90% el la maso de la galaksioj, la naturo de tiu ĉi nevidata komponaĵo ne estas bone komprenata. Ekzistas iuj pruvoj ke supermasivaj nigraj truoj povus ekzisti centre de multaj, eble de ĉiuj galaksioj.

La intergalaksia spaco estas plena de maldensa plasmo kun meznombra denseco de malpli ol po unu atomo por kuba metro. En la videbla universo ekzistas probable pli ol cent miliardoj da galaksioj. La galaksioj elsendas ankaŭ radioondojn, kaj tiuj kiuj elsendas pli en radioonda spektro ol en videbla lumo estas nomataj radiogalaksioj.

La galaksioj malproksimiĝas unuj de la aliaj (kun esceptoj de tiuj en la samaj galaksiaj grupoj) kaj la rapideco estas proporcia al la distanco. Tiu ĉi leĝo estas konata kiel la Leĝo de Hubble (laŭ la nomo de sia malkovrinto) kaj ĝi estas unu el la pruvoj de la universodilatiĝo.