Ganaa Ruĝa Kruco
nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo en Ganao / From Wikipedia, the free encyclopedia
La societo Ganaa Ruĝa Kruco - angle Ghana Red Cross Society - estas organizaĵo de humanitara helpo en Ganao, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Akrao.
Rapidaj faktoj Ghana Red Cross Society ...
Ganaa Ruĝa Kruco | |
---|---|
Ghana Red Cross Society | |
Lando | Ganao |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1958 |
prezidanto | Michael Agyekum Addo (laŭ stato de 2020) |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Akrao |
Interretejo | http://www.redcrossghana.org |
Fermi