From Wikipedia, the free encyclopedia
La Generalplan Ost (mallongigo GPO ~ĝenerala plano pri oriento) estas germana-nazia setliga kaj germaniga plano de la teritorioj de Mez-Eŭropo kaj de Orienta Eŭropo, troviĝantaj orienten de landlimoj de la Tria Regno de antaŭ septembro 1939.
Ĝenerala Priorienta Plano rezultis de pli fruaj premisoj de la ideoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio konkeri "viv-spacon" (germane: Lebensraum), destinitan ŝajne al germana "supera raso" (germane: Herrenvolk, Herrenrasse), kaj de hitlera interpreto de la ideologio Drang nach Osten.
Ĝi estis ellaborita en 1941 kaj 1942 fare de RSHA kaj SS por forpeli aŭ ekstermi pluajn - krom la judoj- "etvalorajn" rasojn (ĉefe slavojn) al Siberio. Por efektivigo de la plano necesis venko kontraŭ Sovetunio. Post malvenko ĉe Moskvo (vintro 1941/42) kaj precipe post batalo de Stalingrad (1942/43), oni faligis la planon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.