G.E. Moore
From Wikipedia, the free encyclopedia
George Edward MOORE MO BA (4a de novembro 1873 – 24a de oktobro 1958) estis angla filozofo. Li estis, kun Bertrand Russell, Ludwig Wittgenstein, kaj (antaŭ ili) Gottlob Frege, unu el la fondintoj de la analiza tradicio en filozofio. Kun Russell, li kondukis la apartigon el la idealismo en la brita filozofio, kaj iĝis bone konata pro sia defendo de la konceptoj pri komuna saĝo, siaj kontribuoj al etiko, epistemologio kaj metafiziko, kaj "lia escepta personeco kaj morala karaktero".[1] Li estis Profesoro de Filozofio en la Universitato de Kembriĝo, tre influa inter (kvankam ne membro de) la Grupo Bloomsbury, kaj redaktoro de la influa gazeto Mind. Li estis elektita membro de la Brita Akademio en 1918. Li estis membro de la Kembriĝaj Apostoloj, nome sekreta societo de intelektuloj, ekde 1894 ĝis 1901, kaj de la Klubo de Moralaj Sciencoj de la Universitato de Kembriĝo.
G.E. Moore | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Edward Moore | |||||
Naskiĝo | 4-an de novembro 1873 (1873-11-04) en Upper Norwood | ||||
Morto | 24-an de oktobro 1958 (1958-10-24) (84-jaraĝa) en Kembriĝo | ||||
Tombo | Ascension Parish Burial Ground vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Trinity College • Dulwich College vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | filozofio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | James Ward vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ethics ❦ Principia Ethica vd | ||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||