George Eliot
From Wikipedia, the free encyclopedia
George ELIOT, aŭ realnome: Mary Ann EVANS (naskiĝis la 22-an de novembro, 1819, mortis la 22-an de decembro, 1880) estis angla verkistino.
George Eliot | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Mary Ann Evans Marian Evans | ||
Naskonomo | Mary Anne Evans | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1819 (1819-11-22) en Nuneaton | |
Morto | 22-an de decembro 1880 (1880-12-22) (61-jaraĝa) en Londono | |
Mortis per | nefropatio vd | |
Tombo | Tombejo Highgate vd | |
Religio | ateismo • agnostikismo vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla • germana vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Alma mater | Bedford College • Royal Holloway, University of London vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Robert Evans vd | |
Patrino | Christiana Pearson vd | |
Edz(in)o | John Walter Cross vd | |
Amkunulo | George Henry Lewes vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | George Eliot vd | |
Okupo | romanisto • tradukisto • filozofo • verkisto • poeto • ĵurnalisto • eseisto • redaktisto vd | |
Laborkampo | skribo • ĵurnalismo • traduko • filozofio • romano • literaturo • poezio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Mill on the Floss ❦ Silas Marner ❦ Middlemarch ❦ Daniel Deronda ❦ Adam Bede ❦ Romola vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en Arbury Farm, Warwickshire. Metodisme edukita, ŝi ricevis bonan instruadon. Post la morto de la patrino en la jaro 1836 ŝi transprenis la dommastrumadon por sia patro (kiu mortis en 1849), krome ŝi legis multe kaj lernis fremdajn lingvojn. En 1841 ŝi kun sia patro transloĝiĝis al Coventry, kie ŝi ekkonis kelkajn gravajn intelektulojn kaj ekdistanciĝis pli kaj pli de sia religio.
Ŝi amikiĝis kun radikaluloj kiel Barbara Leigh Smith Bodichon, kiu rekonis Mary Evans kiel George Eliot, kiel verkisto de Adam Bede. Eliot skribis al Bodichon: Vi estas la unua amiko kiu ekmontris simptomon de koni min - la unua koro kiu rekonis min en libro kiu venis el mia korkoro." [1]
Ekde 1854 ŝi – plene kontraŭ la konvencioj tiutempaj - vivis ne-edziniĝinte kune kun la kritikisto George Henry Lewes kaj post ties morto en la jaro 1878 ŝi edziniĝis al viro, kiu estis dudek jarojn pli juna ol ŝi.
La verkaro de George Eliot konsistas el psikologie profundaj realismaj romanoj, poemoj kaj eseoj. Krome ŝi tradukis filozofiajn verkojn ekz. de David Friedrich Strauss, Spinozo kaj Ludwig Feuerbach. Ŝi mortis en Londono.