Georg Friedrich Händel
germana komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Friedrich HÄNDEL[1] (naskiĝis la 23-an de februaro 1685, en Halle ĉe Saale[2], kaj mortis la 14-an de aprilo 1759)[3], en Anglio kutime nomata George Frideric (aŭ Frederick) Handel[4], estis en Germanio naskiĝinta poste angla komponisto de baroka muziko, precipe de operoj, oratorioj, himnoj kaj orgen-konĉertoj, kiu pasigis la kernon de sia kariero en Londono. Lia plej bone konata verko estas Messiah, kiu estas oratorio enmuzikiganta tekstojn el la Biblio en la King James Version. Ĝin oni kutime prezentas en Kristnasko. Li ankaŭ estis profunde influa por multaj komponistoj post si, inkluzive Haydn, Mozart kaj Betovenon.
Naskiĝinta en familio indiferenta al muziko, Handel ricevis kritikan trejnadon en Halle, Hamburgo kaj Italio antaŭ setleji en Londono en 1712; li iĝis civitanigita brita civitano en 1727.[5] Li estis forte inflita kaj de la grandaj komponistoj de la itala Baroko kaj de la mez-germana polifonia ĥorusa tradicio.
Post dekkvin jaroj, Handel estis startinta tri komercajn operkompaniojn por havigi al la angla nobelaro per itala opero. Muzikologo Winton Dean verkis, ke liaj operoj montras ke "Handel estis ne nur granda komponisto; li estis drama genio de unua ordo."[6] Kiam Alexander's Feast (1736) estis bone ricevita, Handel faris transiron al anglalingvaj ĥorusaj verkoj. Post lia sukceso pere de la Mesio [7](1742) li neniam plenumis italan operon denove. Preskaŭ blinda, kaj estinta loĝanta en Anglio dum preskaŭ kvindek jaroj, li mortiĝis en 1759, kiel respektita kaj riĉa homo. Lia funebro ricevis plenajn ŝtatajn honorojn, kaj li estis entombigita en la Abatejo Westminster en Londono.
Naskiĝinta la saman jaron kiel Johann Sebastian Bach kaj Domenico Scarlatti, Handel estis konsiderata kiel unu el la plej grandaj komponistoj de la epoko de la Baroko, kaj per verkoj kiaj Akva muziko, Muziko por la Reĝaj Piroteknikaĵoj kaj la Mesio li restis longdaŭre populara.[8] Unu el liaj kvar kronig-himnoj, nome Zadok the Priest (1727), komponita por la kronado de Georgo la 2-a, estis ludita je ĉiu sinsekva brita kronado, tradicie dum la suverena surtronigo. Handel komponis pli ol kvardek operoj en ĉirkaŭ tridek jaroj, kaj ekde la fino de la 1960-aj jaroj, kun la remodigo de la baroka muziko kaj la apero de la historie informita muzika koncertado, la intereso por la operoj de Handel kreskiĝis.
Male ol multaj kredas nuntempe, la oratorioj de Händel ne estas eklezia muziko. Händel estis teatrodirektoro, kaj lin ĝenis du leĝoj: dum la karesmo ne estis permesite prezenti teatraĵojn, kaj eĉ dum la cetero de la jaro teatraĵo ne rajtis enhavi bibliajn personaĵojn. Por solvi la problemojn, li komponis anglalingvajn "oratoriojn" (liaj operoj estis itallingvaj) kaj ilin prezentis koncerte, sen sursceneja aktorado; do li povis kaj plenigi sian teatron ankaŭ dum la karesmo, kaj uzi la drame interesajn rolulojn de la Biblio, precipe de la Malnova Testamento.