From Wikipedia, the free encyclopedia
Georgij Aleksejeviĉ UŜAKOV (ruse Георгий Алексеевич Ушаков) naskiĝis la 17-an de septembro 1901 en vilaĝo Lazarevo, Fora Oriento de Rusia imperio (nun Hebrea Aŭtonomio de Rusio), mortis la 3-an de decembro 1963 en Moskvo.
Georgij Uŝakov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1901 en Lazarevo, Jewish Autonomous Oblast |
Morto | 3-an de decembro 1963 (62-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Domashny (en) |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esploristo verkisto |
Li estis fama sovetia arkta esploristo, doktoro pri geografio, aŭtoro de 50 sciencaj eltrovaĵoj.
Georgij estis filo de kozako el urbo Ĥabarovsko. La unuan ekspedicion li efektivigis kune kun esploristo Vladimir Arsenjev, kiam li aĝis ankoraŭ 15 jarojn.
En 1926-1929 li estis la unua reprezentanto de la rusia registaro en Wrangel kaj Herald insuloj.
En 1930-1932 kune kun siaj kolegoj post detalaj esploroj okazintaj en tre malfavoraj kondiĉoj li faris la unuan mapon de la Norda Lando arkipelago, kie kromalie malkovris la mallarĝan Ŝokalskij markolon.
En 1935 li estris la ekspedicion en la glacirompilo "Sadko", kiu celis malkovri ion novan en tiea areo. La ŝipo atingis 82 ° latitudon, kio estis la monda rekordo por la libera navigado de la Arkta Cirklo. Malkovritan insulon oni eknomis Uŝakov.
En 1936-1938 li laboris kiel unua estro de la Hidrometeorologia Departamento de Sovetunio.
Kune kun ceteraj sciencistoj li fondis Instituton de Oceanografio en Moskvo.
Pri siaj esploroj li verkis libron "По нехоженой земле" (Laŭlonge de la virga tero), kiun oni eldonis en 1974.
Uŝakov testamentis post morto kremacii lin kaj la cindron konservi en la Norda Lando. Lia lasta deziro estis plenumita: la urnon kun la cindro de la eminenta esploristo oni enigis en betonan piramidon situantan en Domaŝnij insulo konsistiganta la arkipelagon Norda Lando.
Nomon de Uŝakov portas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.