Giuoco Piano
la ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♘f3 ♞c6 3. ♗c4 ♝c5 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Giuoco Piano malrapida ludo el la itala (ECO C50, C53-C54) estas unu el la Malfermadoj de la reĝa peono en ŝako. Malgraŭ sia nomo ĝi ebligas vivajn kaj taktikajn ludojn. Siaj strategiaj ideoj estas klaraj: ataki la peonon f7, la sola defendita de la Reĝo, malfermita centro kaj kontrolo de la diagonalo a2-g8. La nigraj siaflanke klopodas same agi, ili atakas f2 kaj klopodas fari d5 kaj ataki la kurieron c4 kiel eble plej baldaŭ.
Rapidaj faktoj
Fermi
Post karakterizaj unuaj movoj
- e4 e5
- Ĉf3 Ĉc6
- Kc4 Kc5
La Blankoj havas diversaj eblojn por daŭrigi:
- b4 Gambito Evans
- c3
- 0-0
- d3