Glaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaso estas trinkujo kutime uzata por trinki likvaĵojn, kutime malvarmajn. Glasoj estas plej ofte el vitro, travideblaj kaj senkoloraj, sed troviĝas ankaŭ glasoj koloritaj kaj dekoritaj, glasoj el plasto, fajenco, metalo, ktp. Ili estas kutime malmultekostaj, sed ofte rompiĝemaj.
Glasoj estas ordinare pli altaj ol larĝaj. La formo kaj grandeco dependas de la uzo. Foje estas tenilo:
- vinglaso (el vitro kun tigo kaj bazo),
- glaseto (malgranda, cilindra por brando),
- bierglasego aŭ bierkruĉo (el vitro, metalo aŭ fajenco, kun anso kaj foje kun ĉarnira kovrilo, entenanta 500 ml kaj pli).
Glaso estas ankaŭ la kvanto, kiun enhavas la glaso: trinki glason da akvo.
Por trinki varman teon el glaso oni uzas glasingon.
- Persa glaso
- Pasaĝero en trajno tenas glasingon kun glaso da varma teo