Tutmonda loktrova sistemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tutmonda loktrova sistemo aŭ tuttera pozicitrova sistemo (angle Global Positioning System) kutime nomata birada sistemo aŭ GPS (la usona armeo ĝin nomas NAVSTAR GPS) estas satelita pozicitrova sistemo uzata por determinado de ekzakta pozicio kaj provizanta tre ekzaktan spacan referencon preskaŭ ĉie ajn sur la Tero aŭ en la tera orbito. Ĝi ekfunkciis oficiale la 17-an de julio 1995. Ĝi uzas aron de almenaŭ 24 satelitoj ĉe la meza tera orbito.
Tutmonda loktrova sistemo | |||||
---|---|---|---|---|---|
radionavigation-satellite service • Tergloba navigada satelita sistemo | |||||
aviadiko • loktrova sistemo | |||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ekde la lanĉo de la unua eksperimenta satelito en 1978, la birada sistemo fariĝis nepre bezonata helpilo al navigacio tra la tuta mondo kaj grava ankaŭ por fari novajn mapojn. La birada sistemo ankaŭ havigas la ekzaktan tempon por multaj instrumentoj kaj sciencaj studoj.
En birilo sufiĉas indiki la ŝtaton, urbon, straton kaj numeron de la celloko, kaj kutime jam post kelkaj sekundoj aperas sur la ekrano la distanco al la loko, la vojo kiun oni sekvu, la tempo bezonata, la nuna rapideco, ktp. Ekzistas biriloj por aŭtoj, kiuj indikas nur vojojn, kiujn aŭtoj povas uzi, sed ekzistas ankaŭ biriloj por biciklantoj, promenantoj, ktp. Trajnoj uzas la biradan sistemon por informi la pasaĝerojn pri la pozicio kaj daŭro ĝis la venonta stacidomo.