Grado de libereco
sendependa fizika parametro de formala priskribo de la stato de fizika sistemo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Grado de libereco aŭ libereca grado estas filozofia kaj fizika nocio.
Iu grado de libereco de fizika sistemo estas formala priskribo de sendependa parametro, kiu kontribuas al la stato de la sistemo. La aro da ĉiuj dimensioj de sistemo estas konata kiel faza spaco.
En meĥaniko, oni povas paroli pri geometria, kinematika libereca grado, kio signifas la moviĝemon de io.
En statistiko, la nombro da liberecaj gradoj estas, en la fina kalkulado, la nombro da valoroj, kiuj estas liberaj varii[1] [2].