Graflando Zweibrücken
From Wikipedia, the free encyclopedia
La graflando Zweibrücken estis graflando en la Sankta Romia Imperio kun la sidejo en Zweibrücken, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi ekestis inter 1182 kaj 1190 el hereda parto de la graflando Saarbrücken. Inter 1286 kaj 1302 la grafa domo dividiĝis en la du linioj Zweibrücken-Bitsch kaj Zweibrücken(-Zweibrücken). La pli juna linio kun la burgo kaj la urbo finiĝis en 1394.