Blazono de Usono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La granda blazono de Usono (angle Greater coat of arms of the United States of America) estas blankkapa maraglo kun etendiĝantaj kruroj kaj flugiloj. La kapo kaj la vostoplumoj estas blankaj, pluaj partoj estas brunaj. Sur la brusto troviĝas ŝildo kun 13 ruĝaj kaj blankaj vertikalaj strioj. Ĉe la ŝildosupro troviĝas horizontala blua strio. La stria ŝildo estis figurigita laŭ la flago de 1777, aludante je la fondantaj ŝtatoj. En la ungoj de la aglo estas tenata verda laŭrobranĉo kaj fasko (13) da arĝentkoloraj sagoj: la laŭra branĉo kaj la sagoj reprezentas la senaton, laŭ kio oni rajtas gvidi la landon en pacon kaj militon[1].
Super kapo de la aglo videblas disko, kun 13 arĝentkoloraj steloj meze, same aludante je la fondaj ŝtatoj. Sur la rubando legeblas la nacia devizo: „E Pluribus Unum” (Unu el multaj)[2].