![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Granucillo.jpg/640px-Granucillo.jpg&w=640&q=50)
Granucillo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Granucillo [granuZIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Ermita_de_San_Adri%C3%A1n%2C_Granucillo.jpg/640px-Ermita_de_San_Adri%C3%A1n%2C_Granucillo.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8c/Dolmen_Las_Pe%C3%B1ezuelas.jpg/640px-Dolmen_Las_Pe%C3%B1ezuelas.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/Dolmen_San_Adri%C3%A1n.jpg/640px-Dolmen_San_Adri%C3%A1n.jpg)
Granucillo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49621 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 5° 56′ U (mapo)42.051944444444-5.9275 [+] | ||
Alto | 731 m [+] | ||
Areo | 32,48 km² (3 248 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Granucillo, Cunquilla de Vidriales kaj Grijalba de Vidriales, okupas totalan areon de 32,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 320 loĝantojn el la 1970-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas dolmenoj, kiel atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado kaj la tuta areo apartenis al la Graflandoj de Benavente.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.