cover image

Greka alfabeto

From Wikipedia, the free encyclopedia

La greka alfabeto estas la alfabeto, per kiu la greka lingvo estas skribata ekde la 9-a jarcento al 8-a jarcento a. K.[1] Ĝi estiĝis el la konsonanta fenica alfabeto,[2] kaj tiele la grekoj adoptis la unuan kompletan alfabeton de la historio, komprenante ĝin kiel la skribmaniero kiu esprimas la unuopajn sonojn de la lingvo, tio estas, ke praktike al ĉiu vokalo kaj al ĉiu konsonanto respondas aparta simbolo. Ĝi estas la bazo de la etruska (el kiu estiĝis la latina) kaj cirila alfabetoj.[3] Ĝi estas la alfabeto de la nuna moderna greka lingvo. Sonvaloroj kaj konvenciaj transkriboj por kelkaj el la literoj diferencas inter la uzadoj de la antikva greka kaj de la moderna greka, ĉar la prononco de greka estis ŝanĝinta signife grande inter la 5a jarcento a.K. kaj nuntempe. La moderna kaj la antikva grekaj uzas diversajn diakritajn signojn. Plurtona ortografio, kiu estas uzata por antikva greka kaj foje por moderna greka, havas multajn diakritajn signojn: ekzemple, akcentajn markilojn por tonakcento, la spirajn markilojn por la esto kaj foresto de la sono /h/, kaj la subskribitan joton por la historia sono /i/. En norma moderna greka literumado, la ortografio estis simpligita al unutona sistemo, kiu uzas nur du diakritajn signojn: nome la dekstran kornon kaj la tremaon.

NAMA_Alphabet_grec.jpg
Arkaika greka alfabeto. Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.
Griechisches_Stra%C3%9Fenschild.JPG
Vojsigno kun urbonomoj en la greka.
Wulfila_bibel.jpg
Paĝo el la Codex Argenteus Arĝenta Libro, 6a-jarcenta biblia manuskripto en gota litertiparo.

La grekaj literoj estas gravaj ankaŭ en modernaj sciencoj: precipe, logiko, matematiko, fiziko, astronomio kaj informadiko, en kiuj ili estas uzataj, ekzemple, kiel variabloj kaj konstantoj kaj por indiki operaciojn (ekzemple, adicion).