Grupo de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Grupo por Daŭripova Disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj (angle The United Nations Sustainable Development Group ; akronime : UNSDG, antaŭe: The United Nations Development Group, akronime: UNDG) estas konsorcio de la instancoj de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu estis establita de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj en 1997 kadre de reformo de la strukturo de la organoj de la organizaĵo, por plibonigi la efikecon de disvolvaj programoj funkciigitaj de Unuiĝintaj Nacioj sur ŝtatnivelo.
Grupo de Unuiĝintaj Nacioj por Daŭripova Evoluo | ||
---|---|---|
organization established by the United Nations (en) | ||
Komenco | 1997 vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Aktuale en 2022, la organizaĵo kunigas 36 agentejojn, fondusojn kaj programojn funkciantajn sub la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj laboras kune por daŭripova evoluo, komencante per la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj finiĝante kun la Internacia Organizaĵo de Laboro de Unuiĝintaj Nacioj (ILO). La UNSDG funkcias kiel altnivela forumo por komuna politika formuliĝo kaj decidiĝo. Ĝi gvidas, subtenas, kontrolas kaj kontrolas la kunordigon de evoluaj agadoj en 162 landoj kaj teritorioj.