From Wikipedia, the free encyclopedia
Gyula Gózon [djula gOzon], hungare Gózon Gyula, Esperante Julio Gózon estis hungara aktoro.
Gyula Gózon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Groszman Gyula |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1885 en Nové Zámky |
Morto | 8-an de oktobro 1972 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Alzheimer-malsano |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lili Berky |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Gyula Gózon naskiĝis la 19-an de aprilo 1885 en tiam hungara urbo Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio) . Li mortis la 8-an de oktobro 1972 en Budapeŝto.
Gyula Gózon devenis el juda familio. Li frekventis aktoran lernejon, poste li debutis en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio). En 1917 li edziĝis kaj kun sia edzino Lili Berky ofte ili aktoradis kune. Ekde 1935 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Lia voĉo ofte estis aŭdebla en Hungara Radio kaj li famis pri fajfado. Li ricevis premion Kossuth en 1954 kaj aliajn premiojn en 1951 kaj 1955.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.