From Wikipedia, the free encyclopedia
Hov (prononco [ˈhoː]; dane: Hove) estas vilaĝo sur la plej suda Feroa insulo Suðuroy. Ĝi havis 125 loĝantojn en 2007. La komunumo Hov estas identa kun la vilaĝo.
Ĝi situas en mezo de la orienta bordo de Suðuroy ĉe fjordo Hovsfjørður, en kiu troviĝas ankaŭ la 1,7 hektarojn granda, neloĝata Hovshólmur, unu el la 11 insuletoj (holmoj) de Ferooj.
Hov estis menciita jam en la Feroana sagao, la setlejo ekde la vikinga epoko estas loĝata. Ĝi estis tiutempe ĉefloko de la arĥipelo kaj rezidejo de la ĉefulo Havgrímur. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita en 1862, originale en Vágur. Oni malkonstruis ĝin tie en 1942, transporti al Hov kaj re-konstruis ĝin.
Ĉ. 3 km okcidente de Hov, la valo "Ergidalur" kun du vidindaĵoj meritas viziton: proksime de la akvofalo "Ergifossur", oni elfosis ĉe la rivero restaĵojn de konstruaĵo el la vikinga epoko, kiu longas 5,3 m kaj larĝas 3,5 m. La muroj dikas ĝis 1,5 m. Male al plimulto de la loĝejoj, elfositaj sur la Ferooj, tiu konstruaĵo ne havas ovalan formon, sed angulan.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.