From Wikipedia, the free encyclopedia
Hafar-el-Batin, arabe حفر الباطن estas urbego en Regiono Ŝarkija en Sauda Arabio. Moknomo de la urbego estas "La Kapitalo de la Fonto".
Hafar-el-Batin | |||
---|---|---|---|
urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 31991 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 389 993 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 26′ N, 45° 58′ O (mapo)28.43416666666745.963611111111 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hafar Al-Batin [+] | |||
Hafar-el-Batin situas en nordorienta parto de la lando en uedo. Irako troviĝas 74, Kuvajto 94, Rijado 412 km .
Hafar-el-Batin estis fondita depost 638, kiam oni komencis pilgrimadi al Mekko. Hafar-el-Batin estis nur trairanta loko sen akvo. Pro plendoj de la pilgrimantoj oni fosis putojn, tial estiĝis grava haltejo de la vojaĝantoj.
El Hafar-el-Batin ĉefvojoj kuras al Kuvajto, Jordanio, Dammam kaj mezo de la lando. La urbego havas armean flughavenon (70 km), spite tion limigite ekzistas ankaŭ civilaj flugoj.
Hafar-el-Batin havas varman dezertan klimaton. En la jaro resume pluvas 241 mm, inter junio kaj oktobro ne aŭ apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-32 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.