From Wikipedia, the free encyclopedia
Hamstroj (Cricetinae) estas biologia subfamilio de malgrandaj (ĉ. 20 cm, malpli ol 10 cm ĉe nanohamstroj) mamuloj el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj. En la naturo la ora hamstro vivas ĉerande de dezerto, tial ĝi dum la suna varmega tago dormas en sia subtera kavo kaj nur nokte eliras serĉi nutraĵon. La vorto "hamstro" origine venas el la germana lingvo (Hamster) kaj penetris ne nur en Esperanton, sed ankaŭ en multajn aliajn lingvojn ne parencajn al la germana, kiel ekzemple la turka, indonezia, java aŭ vjetnama.
Hamstro | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Meza Mioceno - Nun | ||||||||||||||||
Ora hamstro | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||
Mesocricetus | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ĝi devas ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj en saketojn, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.
Hamstroj estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo (inter majo kaj julio) kaj denove disiras. Gravedeco daŭras 20 tagojn, 4 ĝis 10 idoj estas mamnutrataj 18 tagojn. Post 28 tagoj ili sekse maturiĝas.
Oni distingas
dsungara nanohamstro (Phodopus sungorus),
Campbell-nanohamstro (Phodopus campbelli) kaj
Roborovski-nanohamstro (Phodopus roborovskii)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.