Hari Poter (rolulo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Harry James POTTER estas titoliga rolulo kaj la protagonisto de la romanserio Harry Potter verkita de J. K. Rowling. En intervjuo la aŭtorino malkaŝis ke la fikcia naskiĝtago de li estu la 31-a de julio 1980 (do li celebrus sian naskiĝtagan feston samtage kiel la aŭtorino). Granda parto de la historio de la romanserio kovras sep jarojn de la vivo de la orfo Potter, kiu, dum sia 11-a jariĝo, eksciis, ke li estas magiisto. Tiele li ĉeestas en la lernejo Hogwarts pri Sorĉarto por praktiki magion sub la gvidado de la ĝentila lernejestro Albus Dumbledore kaj aliaj lernejaj instruistoj. Harry ankaŭ malkovras, ke li estas jam fama tra la magia komunumo, kaj ke lia destino estas ligata al tiu de Lord Voldemort, la internacie timita Malhela Sorĉisto kaj murdisto de lia patrino Lily Potter kaj lia patro James Potter.
Hari Poter | |
---|---|
rolulo en fantasta filmo • literatura rolulo • sorĉisto en mondo de Harry Potter • Horcrux • Gryffindor student • teatra rolulo • half-blood • fictional orphan | |
Kreita de | J. K. Rowling |
Verko | romanserio Harry Potter |
Rolita de | Daniel Radcliffe |
Informoj | |
Originala nomo | Harry Potter |
Sekso | vira |
Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Posedaĵo | mantelo de nevidebleco, Marauder's Map, Sambuka Bastono |
Ekipita per | okulvitro |
Povoj | magio |
Naskiĝis | 31-a de julio 1980 |
Loĝloko | Godric’s Hollow, 4 Privet Drive, Hogwarts Castle |
Edukejo | Hogwarts |
Okupo | studento • auror • Quidditch player • direktoro |
Patro | James Potter |
Patrino | Lily Potter |
Edzo/Edzino | Ginny Weasley |
Infanoj | James Sirius Potter • Albus Severus Potter • Lily Luna Potter |
Amikoj | Hermione Granger, Ron Weasley |
Malamikoj | Lord Voldemort |