cover image

Haro

proteina filamento sur mamula haŭto / From Wikipedia, the free encyclopedia

Haro - fadenforma elkreskaĵo, kiu kreskas el la haŭto kaj dense kovras la korpon de animaloj. Ĉe la homo la haroj kreskas dense sole sur la supra kaj posta partoj de la kapo.

Homa haro, 200-obla grandiĝo
Frizaĵo el haroj

Ĥeto estas la iom rigida haro, harego de anelidoj (oligoĥetoj), kaj de kelkaj mamuloj, staranta nedense.

Haro - korneca formaĵo de epidermo; fundamenta ero de hararo kovranta averson de feloj el plimulto da mamuloj.

Haro - samaspekta elkreskaĵo de la epidermo de plantoj aŭ de la supraĵo de fungoj.