From Wikipedia, the free encyclopedia
La Domo de la ora unukornulo troviĝas sur Katedralplaco de Erfurto (Germanujo).
Haus zum Goldenen Einhorn | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
biblioteko [+] | ||
Lando | Germanio | |
Situo | Erfurto | |
- koordinatoj | 50° 58′ 41″ N, 11° 1′ 28″ O (mapo)50.9780555611.02444444 [+] | |
Estiĝo | 3-a oktobro 1897 | |
Poŝtkodo | 99084 [+] | |
Tuta stoko | ĉ. 528 000 | |
Bibliotekotipo | Urba biblioteko | |
Haus zum Goldenen Einhorn | ||
Vikimedia Komunejo: Stadt- und Regionalbibliothek Erfurt [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La dum 1908 laŭ la planoj de la erfurta arkitekto Max Deutschmann finkonstruita domo frapas la atenton per sia impona voluta gablo. La konstruaĵo estis diversmaniere uzita: kiel teatro, gastejo (de la bierfarejo Treitzschke kun koncerta ĝardeno por pli ol 1000 gastoj), loĝejo, vendejo kaj ekde 1966 kiel urba biblioteko kun diversaj filioj en aliaj urbokvartaloj.
En la 3-a de oktobro 1897 inaŭguritis en la Michaelis-strato nr. 14 la Popola biblioteko de Erfurto, kiu tiam havis 3000 volumojn. Escepte de la Unua mondmilito daŭre kreskinta nombro da legantoj permesis kontinuan plilarĝigon de la biblioteko kaj la malfermon de diversaj filioj ene de Erfurto. Nova turnopunkto estis la potencakiro de la nazioj ligita kun kulturpolitika ŝanĝo. Maljam en septembro 1946 nova regula pruntedonservo ekfunkciis. En 1956 oni fondis bindistan kaj libroriparistan atelierojn. Nova muzikaĵbiblioteko de 1957 permesis la prunteprenadon de gramofondiskoj. En 1969 kunfandiĝis la tuto kun sciencaj bibliotekoj de Erfurto al "Scienca Ĝenerala Biblioteko de Erfurto". Prunteprenado de bildoj ekzistas ekde 1976, tiu de kompaktdiskoj ekde 1990, tiu de videoj ekde 1993. En 1997, nelonge antaŭ sia centjara fondiĝdatreveno, ĝi alinomitis "Urba kaj Regiona Biblioteko de Erfurto". Pliriĉigis la ofertojn de la biblioteko elektraj komunikiloj, telepruntado, interretlaborejoj por vizitantoj, kafejo ene de la biblioteko, teraso por legado. En la 10-a de aŭgusto 2000 dekmiloj da libroj detruitis fajrege, kiam ili estis - pro restaŭradlaboroj - provizore en la Neuerbe-lernejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.