Hej, en herbejo ruĝa viburno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hej, en herbejo ruĝa viburno (ukraine Ой, у лузі червона калина) estas kanto de Stepan Ĉarneckij (1881-1944), kiu fariĝis ukraina popola kanto. Estis kreita en 1914 por teatro "Ruska Besida". Himno de Ukrainaj siĉ-pafistoj, estis populara ankaŭ inter armeanoj de Ukraina Ribela Armeo.
Rapidaj faktoj Ой, у лузі червона калина, Publikigo ...
Ой, у лузі червона калина | ||
---|---|---|
Publikigo | 1914 | |
Ĝenro | popolkanto | |
Tekstisto | Stepan Ĉarneckij k. a. | |
Komponisto | Stepan Ĉarneckij | |
Fermi
La kanto estis plenumita anstataŭ nacia himno dum la lastaj jaroj de Ukraina SSR kaj ege populara dum la invado de Rusio en Ukrainion (2022).
La plej ofte kantatan unuan strofon esperantigis Petro Palivoda.