Helsinko
ĉefurbo de Finnlando, en suda Finnlando apud la Finna Golfo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Helsinko (finne Helsinki, svede Helsingfors) estas la ĉefurbo de Finnlando. En la komenco de 20-a jarcento en Esperanto estis uzata ankaŭ la formo Helsingforso, kiu devenas el la svedlingva nomo de la urbo.
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Finnlando. Por vilgaĝo en la komunumo Taivassalo rigardu la paĝon Helsinki (Taivassalo). |
Rapidaj faktoj Ŝtato, Provinco ...
Helsinko | ||
finne Helsinki, svede Helsingfors | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Helsinki, Helsingfors | ||
Ŝtato | Finnlando | |
---|---|---|
Provinco | Uusimaa | |
Metroo | Metroo de Helsinko | |
Muzeo | Ateneum | |
Situo | Helsinko | |
- koordinatoj | 60° 10′ 15″ N 24° 56′ 15″ O (mapo) | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 715,55 km² (71 555 ha) | |
- de aglomeraĵo | 769,48 km² (76 948 ha) | |
- de metropolo | 2 969,54 km² (296 954 ha) | |
Loĝantaro | 579 016 (24.06.2009) | |
- de aglomeraĵo | 1 027 635 | |
- de metropolo | 1 303 126 | |
Denseco | 809,19 loĝ./km² | |
- de aglomeraĵo | 1 335 loĝ./km² | |
- de metropolo | 439 loĝ./km² | |
Nacia parko | Nuuksio | |
Fondo | 1550 | |
Urbestro | Juhana Vartiainen
(ekde 2021) | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OET (UTC+3) | |
Poŝtkodo | ||
Telefona antaŭkodo | 091 | |
Situo kadre de Eŭropo
| ||
Situo kadre de Finnlando
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Helsinki | ||
Retpaĝo: www.hel.fi | ||
Fermi
La urbo situas apud la Finna golfo kaj sur 315 insuloj. La gravaj insuloj estas Seurasaari, Lauttasaari kaj Korkeasaari (kie troviĝas la plej granda finlanda zoo: Bestoĝardeno de Korkeasaari).
Helsinko estas ankaŭ grava havenurbo. La urbo unufoje gastigis la Olimpiajn Ludojn (en 1952).
Helsinko estas urbestra urbo, kie la urbestro estas ĉefo de kaj la komunumo kaj la urbregistaro.