From Wikipedia, the free encyclopedia
Hemiĥorduloj aŭ Hemichordata estas filumo de maraj deŭterostomaj animaloj, ĝenerale konsiderata frata grupo de ekinodermoj. Ili aperis en malsupra aŭ meza Kambrio kaj inkludas du ĉefajn klasojn: nome Enteropneusta (aŭ glanaj vermoj), kaj Pterobranchia. Tria klaso, Planctosphaeroidea, estas konata nur el la larvo de unusola specio, nome Planctosphaera pelagica. La formortinta klaso Graptolithina estas tre rilata al la pterobranĥiuloj.[2]
Glanaj vermoj estas solemaj vermo-formaj organismoj. Ili ĝenerale loĝas en nestotruoj (la plej antikvaj konataj sekrecituboj)[3] kaj estas stokomanĝantoj, sed kelkaj specioj estas faringofiltraj manĝantoj, dum la familio Torkvaratoredoj estas libere vivantaj rubomanĝantoj. Multaj estas bone konataj pro ties produktado kaj akumulado de variaj halogenataj fenoloj kaj piroloj.[4] Pterobrankuloj estas filtromanĝantoj, ĉefe koloniaj, kiuj loĝas en kolagena tuba strukturo nome coenecium.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.