Henri Matisse
franca pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri MATISSE ([anri matis], naskiĝis la 31-an de decembro 1869, mortis la 3-an de novembro 1954) estis franca artisto elstara pro sia uzado de koloro kaj sia flua, genia kaj originala desegnarto. Li estis ankaŭ desegnisto, presaĵfaristo, kaj skulptisto, sed estas konata ĉefe kiel pentristo.[1] Matisse estas ofte konsiderata, kune kun Pablo Picasso kaj Marcel Duchamp, kiel unu el la tri artistoj kiuj helpis difini la revoluciecajn evoluojn de la plastiko dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, respondecaj por signifaj disvolviĝoj en pentrarto kaj skulptarto.[2][3][4][5] Kvankam li estis komence etikedita Fauve (sovaĝa besto), dum la 1920-aj jaroj li estis pli kaj pli salutita kiel subtenanto de la klasika tradicio en franca pentrarto.[6] Lia majstrado de la esprimplena lingvo de koloro kaj desegno, elmontrita en korpo de laboro kiu daŭris duon-jarcenton, gajnis al li renomon kiel gvidanto en moderna arto.[7]
Henri Matisse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 31-an de decembro 1869 (1869-12-31) en Le Cateau-Cambrésis, Dua Franca Imperio | ||||
Morto | 3-an de novembro 1954 (1954-11-03) (84-jaraĝa) en Nico, Francio | ||||
| |||||
Henri Matisse | |||||
Persona informo | |||||
Henri Matisse | |||||
Naskiĝo | 31-an de decembro 1869 (1869-12-31) en Le Cateau-Cambrésis, Dua Franca Imperio | ||||
Morto | 3-an de novembro 1954 (1954-11-03) (84-jaraĝa) en Nico, Francio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Cimetière de Cimiez vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Bohain-en-Vermandois • Parizo • Issy-les-Moulineaux • Nico • Q122222531 vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj • Académie Julian vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Amélie Paraliser vd | ||||
Infanoj | Marguerite Duthuit Faure • Jean Gérard Matisse • Pierre Matisse vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • skulptisto • gravuristo • litografisto • desegnisto • ceramikisto • grafikartisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Saint-Quentin • Londono • Saint-Tropez • Collioure • Issy-les-Moulineaux • Maroko • Nico • Nov-Jorko • Vence vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Blue Nude ❦ Blue Nude II ❦ Chapelle du Rosaire de Vence vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post 1930, li adoptis pli kuraĝan simpligon de formo. Kiam malsano en siaj finaj jaroj malhelpis sian pentradon, li kreis gravan laboron en la formato de papergluado.