Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (nederlande Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience) estas la heredaĵbiblioteko de la urbo Antverpeno. Ĝi estas nomita laŭ la Flandra populara aŭtoro Hendrik Conscience [Konsjans], kies statuo troviĝas antaŭ la biblioteko. Libro aŭ revuo kiu estas akceptita en la kolekto de la konservadbiblioteko laŭleĝe por ĉiam restas disponebla [1].
Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience | ||
---|---|---|
Heredaĵo-biblioteko | ||
Komenco | 1505 vd | |
Geografia situo | 51° 13′ 15″ N, 4° 24′ 14″ O (mapo)51.220764.40388 | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Situo | Antverpeno | |
Adreso | Hendrik Conscienceplein 4 | |
Poŝtkodo | 2000 | |
| ||
Agareo | ||
Membro de | International GLAM Labs Community vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La origino de la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, kiu ĝis en 2008 estis konata kiel Urba Biblioteko (Stadsbibliotheek), retroiras al la 15-a jarcento. La kolekto enhavas pli ol milionon da dokumentoj. La prioritataj kolektosferoj estas la Nederlanda literaturo, la historio de la Malaltaj Landoj, malnovaj presaĵoj (libroj presitaj antaŭ 1830), Flandra Popol-kulturo, arto en la Malaltaj landoj kaj Antverpenaĵoj.
Ekde 2018 tiu ĉi heredaĵbiblioteko estas agnoskita kiel flandraregiona heredaĵinstituto de la Flandra Registaro, kaj ekde 2019 ĝi ricevas pliajn financajn rimedojn po 300 000 eŭrojn jare.