vivulo kiu ingestas organikan karbonon (anstataŭ sorbi karbonan dioksidon) por produkti energion kaj sintezi biologiajn kemiaĵojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Je biologio, heterotrofo, aŭ alinutreco, estas la vivmaniero de tiuj organismoj, kiuj uzas la energiotransformon de aliaj organismoj. Tiaj organismoj nomiĝas heterotrofuloj aŭ alinutruloj. La vorto "heterotrofa" venas el la greka lingvo kaj signifas laŭvorte: sin nutranta el aliaj (eteros - fremda, aliulo; trophe - nutrado).
Ĉiuj animaloj kaj fungoj estas heterotrofuloj; tiuj uzas, por sia korpokonstruo, la materialojn konstruitajn far aliaj organismoj. La foruzo de la nutraĵo (digestado) okazas ĉe animaloj enkorpe, ĉe fungoj ekstere.
La plimulto de plantoj estas aŭtotrofuloj, kiuj uzas por kombini organikajn molekulojn nur la sunlumon, karbonan dioksidon, akvon, kaj neorganikajn mineralojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.