H-sistemo
alternativa ortografio por Esperanto, laŭ kiu, anstataŭ la ĉapelitaj literoj Ĉ/Ĝ/Ĥ/Ĵ/Ŝ/Ŭ, oni skribas CH/GH/HH/JH/SH/U / From Wikipedia, the free encyclopedia
H-sistemo aŭ Fundamenta Help-Alfabeto estas alternativa skribo por Esperanto, difinita en la Fundamento de Esperanto, uzebla en okazoj, kiam oni ne povas skribi aŭ presi Esperanton kun la ĝustaj supersignaj literoj:
Ĉ | → | Ch |
Ĝ | → | Gh |
Ĥ | → | Hh |
Ĵ | → | Jh |
Ŝ | → | Sh |
Ŭ | → | U |
Oni do uzas postmetitan H-on anstataŭ ĉapelo, kaj tute forlasas la hokon super "Ŭ".