Hidrarga veneniĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hidrarga veneniĝo estas veneniĝo aŭ toksiĝo per la metalo hidrargo aŭ per ties kemiaj kombinaĵoj.
Hidrargo estas elemento, kemia simbolo Hg, atomnumero 80. Ĝi aperas kiel metalo, arĝentokolora, fluida je ordinaraj temperaturoj. En tiu stato ĝi estas relative nedanĝera. Tamen, jam je ordinara, t.n. ĉambra temperaturo ĝi vaporiĝas kaj produktas venenigajn vaporojn. Speciale venenigaj estas organikaj kombinaĵoj, ekzemple metil-hidrargo.
Oni povas esti en kontakto kun hidrargo, se termometro uzanta hidrargon frakasas. En multaj landoj tiuj jam estas malpermesitaj. Modernaj termometroj uzas nedanĝerajn fluidaĵojn, ekzemple etanolon, aŭ estas elektronikaj.
Akuta veneniĝo okazas per rekta enspiro de hidrarga vaporo. La hidrargo blokas enzimon, kiu estas esenca por transigo de stimuloj. Kronikaj veneinĝoj ankaŭ eblas, se tre malgrandaj kvantoj ĉeestas dum longa tempo.