Hindeŭropa pralingvo
la pralingvo de la hindeŭropa lingvaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni supozas, ke la hindeŭropa lingvaro evoluis de unu lingvo, kiu nomiĝas la hindeŭropa pralingvo (HIP). Oni kredas ĝin parolata en la kvara jarmilo a.K. en Centra Azio (laŭ la Kurgana hipotezo), aŭ eble jam dum la sepa jarmilo a.K. en Anatolio (laŭ la Anatolia hipotezo). Lingvistoj ĝenerale akceptas la ekziston de tia lingvo, kvankam oni ne interkonsentas pri multaj detaloj. Laŭ kelkaj lingvistoj, la hindeŭropa pralingvo devenas el la lingvofamilio de la nostratika lingvo.