Hindeŭropa lingvaro
lingvaro, en kiu apartenas la albana, armena, baltslava, kelta, ĝermana, greka, hindirana kaj itala lingvaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La hindeŭropa lingvaro estas lingvaro devena de la hindeŭropa pralingvo, la pralingvo de granda familio de lingvoj kiu enhavas la plimulton de lingvoj en Ameriko, Barato, Eŭropo kaj Irano.
Kun nur proksimume cent lingvoj, la hindeŭropa lingvaro ne grandas je kvanto da lingvoj, sed ĝi estas la plej granda familio je kvanto de parolantoj: proksimume 1 700 milionoj da homoj denaske parolas hindeŭropan lingvon.
La hodiaŭa hindeŭropa lingvaro dividas sin inter naŭ sublingvaroj: ĝermana, kelta, italika, helena, albana, armena, balta, slava kaj hindirana.
(Noto: Lingvoj "kursive" titolitaj ne plu estas denaskaj lingvoj de grandaj komunumoj.)