cover image

Hirundo (genro)

From Wikipedia, the free encyclopedia

La genro de birdoj Hirundo estas grupo de paserinoj de la familio de Hirundedoj. Tiuj estas la tipaj hirundoj, inklude la disvastigitan Kamphirundon, kiuj nomigas la familion. Multaj el tiu grupo havas blunigrajn dorsojn, ruĝon en vizaĝo kaj foje ĉe pugo aŭ nuko, kaj blankecajn aŭ ruĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hirundoj
Paro de idoj de Aŭstralia hirundo Hirundo neoxena unu tagon post elnestiĝo.
Paro de idoj de Aŭstralia hirundo Hirundo neoxena unu tagon post elnestiĝo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information_icon.svg
vdr

Ĉiuj specioj troviĝas en la Malnova Mondo, sed unu, la kamphirundo, estas pli tutmonda, kaj ĉeestas ankaŭ en Ameriko.

Genetika pruvo ĵus montris, ke multaj el la specioj ĝis tiam inkluditaj en Hirundo estas malpli rilataj ol ties aspekto sugestis; tiuj specioj estas foje traktitaj en la separataj genroj Cecropis (ekz. Ruĝpuga hirundo Cecropis daurica, iam Hirundo daurica) kaj Petrochelidon (ekz. Klifhirundo Petrochelidon pyrrhonota, iam Hirundo pyrrhonota); ili estas diferencaj el tipaj specioj de la genro Hirundo same kiel la Murhirundo de la genro Delichon.