Holokaŭsto
genocido kontraŭ judoj en Nazia Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Holokaŭsto (en la hebrea שואה Ŝoaho, signifanta granda katastrofo) estas la nomo, kiun oni kutime donas al la amasmurdo, alinome genocido, de milionoj da homoj farita de la naziisma germana registaro en ĝiaj ekstermejoj kaj koncentrejoj tra Eŭropo dum la Dua Mondmilito. Kvankam multaj aliaj milionoj da nejudaj homoj estis persekutitaj kaj murditaj dum la Dua Mondmilito, inkluzive de ciganoj, samseksemuloj, handikapuloj kaj mensmalsanuloj, poloj kaj militkaptitoj el Sovetunio, tamen la termino "holokaŭsto" rilatas ĉefe al ekstermado de judoj, ĉar la nazia tut-eŭropa genocido estis ĉefe celita, kaj ideologie, kaj praktike, kontraŭ la judoj kiel aparta raso, kiun la ideologio de nacisocialismo deklaris nehoma kaj ekstermenda ĉie ajn en la mondo. Tio aserto estas pruvita laŭ la severeco de plenumo kaj pro la nombra fina rezulto de murditoj. Laŭ la historiaj studoj de la holokaŭsto pli kaj pli oni realigas ke temas pri neniiga kaj ekstermiga milito kontraŭ la juda popolo. Tiu militlukto kvankam okazis samtempe tamen estis aparta de la Dua Mondmilito.
La nazia ideologio estis jam dekomence murde rasisma kaj kalumniis la judojn interalie pro komunismo, bolŝevikismo kaj kapitalismo, kiel estis priskribite en la frua membiografio Mein Kampf fare de la diktatora gvidanto de Nazia Germanio Adolf Hitler kaj praktike efektivigata jam en la unua koncentrejo Daĥaŭo ekde ĝia ekesto.
La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la naziisma registaro de Germanio, laŭ kiu unuavice la malkapabluloj (Aranĝo T4), poste la judoj, poste ankaŭ aliaj grupoj de homoj kiel la romaoj, la samseksemuloj, kaj aliaj taksitaj «malvaloraj vivaĵoj», devis esti ekstermitaj (forviŝitaj de la mondo) por la bono de la arja raso, naziisma termino por la rase puraj germanoj. En la naziaj koncentrejoj, kien tiuj homoj estis deportataj, mortis ankaŭ aliaj malliberuloj, komunistoj, socialistoj, pacifistoj kiuj venis plejparte de la slavaj kaj aliaj orienteŭropaj landoj, sed ne nur. La koncentrejoj (ekstermejoj) troviĝis ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj okupaciita Pollando, kaj la plej konataj el ili estas Aŭŝvico (Auschwitz), Daĥaŭo (Dachau), Treblinka kaj Majdanek.