From Wikipedia, the free encyclopedia
La Horsfilda bronzokukolo (Chrysococcyx basalis) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi apartenas al genro Chrysococcyx aŭ bronzokukuloj, tio estas brunecaj kukoledoj kun metalaj briloj. Ĝi troviĝas el Aŭstralio, tra Indonezio kaj Papuo-Nov-Gvineo ĝis Sudorienta Azio. La specio iam ricevis la nomon per scienca nomigo de Chalcites basalis.
Hosfilda bronzokukolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Chrysococcyx basalis (Horsfield, 1821) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri eta kaj diketa kukoledo kun brunaj larĝa krono ĝis la nuko kaj ŝultroj kaj okulstrio al la nuko. Krom tio la vizaĝo kaj subaj partoj estas blankaj kun brunaj nuancoj en gorĝo kaj supra brusto kaj horizontala regula striado en suba brusto kaj ne tiom rekta ĝis la fino de la ventro. La beko estas nigra, akrega kaj iom subenkurbita. Plej rimarkinda eco estas verda metala brilo en dorso (supraj flugiloj), kion havas ankaŭ aliaj membroj de la genro, kelkaj same kelkaj plie. La vosto estas nigreca, sed montras ankaŭ brunruĝajn plumojn. La okuloj estas malhelaj, sed la okulringoj pli ruĝecaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.