From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hospitalo Sankta Spirito (germane Heiligen-Geist-Hospital), konstruita en 1286 je Lubeko, estas unu el la plej aĝaj, ankoraŭ ekzistantaj socialaj institucioj de la mondo. Ĝi sekvas la tradicion de la Hospitaloj Sankta Spirito laŭ la modelo de la Ospedale di Santo Spirito in Sassia en Romo. Prizorgantoj de la malsanuloj kaj malriĉuloj en ĉi tiu domo estis monaĥoj de la Ordeno de la Sankta Spirito.
Hospitalo Sankta Spirito | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo ekshospitalo spektaklejo emeritejo hospitalo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Brikogotiko vd | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Lübeck's Old City | ||
Adreso | Am Koberg 11, 23552 Lübeck | ||
Situanta sur | Koberg | ||
Situo | |||
Geografia situo | 53° 52′ 17″ N, 10° 41′ 23″ O (mapo)53.871310.6898 | ||
| |||
Retejo | https://www.luebeck.de/de/stadtleben/tourismus/luebeck/sehenswuerdigkeiten/historische-gebaeude/heiligen-geist-hospital.html | ||
La konstruaĵo laŭ gotika arĥitekturo estas unu el la plej elstaraj domensembloj de la urbo kaj bela ekzemplo por brikgotiko.
Post kiam komercisto Bertram Morneweg revenis el Rigo, kie li aktivis, al Lübeck, li estis krom aliaj riĉaj komercistoj unu el la kunfondintoj kaj unua estro de la Hospitalo, kiun oni konstruigis laŭ brikgotika stilo. Al la malsanulejo apartenis en kaj ĉirkaŭ Lübeck multaj bienoj, kies enspezoj sufiĉis por prizorgi la malsanulojn kaj malriĉulojn kaj por subteni aliaj instituciojn. Al ĝi apartenis ĝis la regna deputacia fina akto de 1803 ankaŭ hospitalaj vilaĝoj en Meklenburgio kaj en Holstinio. En 1935, antaŭ atendata teritoria novorganizado, kiu minacis la historiajn enklavojn de Lübeck, okazis interŝanĝo de bienoj: la urbo ricevis bienojn ene de la urbolimoj, kaj la Hospitala Fondaĵo Hospitalo transprenis eksterurbajn bienojn.[1]
Komence la domo estis malsanulejo, kies loĝantoj estis submetitaj al monaĥeca regularo, sed ricevis nutraĵojn kaj ekde la 17-a jarcento ok fojojn ĉiujare varman banon. Dum la reformacia epoko oni ŝanĝis la malsanumlejon en „profanan“ maljunulejon, kiu ĝis nun konserviĝis. Origine la litoj de la malsanulejaj loĝantoj staris en la halo. En la 18-a jarcento la unua kaj dua etaĝoj funkciis kiel malsanulejo. En 1820 oni konstruis grandajn lignajn kamerojn, sen plafonojn kaj separitajn laŭ seksoj.[2] Ekzistis krom tio malgranda biblioteko kaj apoteko. Ĝis 1970 ĉi tiuj kameroj estis loĝataj; la loĝantonomoj estas ankoraŭ legeblaj de sur la pordoj.
Hospitalo Sankta Spirito estas fondaĵo, kiun administras la hansourbo Lübeck.[3] Ankoraŭ nun Hospitalo Sankta Spirito estas parte maljunulejo kaj flegejo.
Al la Hospitalo ankaŭ apartenas trinava halopreĝejo kun multaj murpentraĵoj kaj fondintomedalionoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.