Hui, Dui kaj Lui
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hui, Dui kaj Lui Anaso, angle Huey, Dewey and Louie Duck, alilingve vidu sube, estas fikcia triopo da antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Ili estas identaj trinaskitaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck). Laŭ pasporto iliaj plenaj nomoj cetere estus "Hubert, Deuteronomy and Louis Duck", sed tiel neniu nomas ilin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi ilin Huĉjo, Duĉjo kaj Luĉjo -. La tri anasidoj estis inventitaj kaj unuafoje desegnitaj fare de Ted Osborne kaj Al Taliaferro, kaj unuafoje aperis en gazeta komikso la 17-an de oktobro 1937. En animacia filmo ili unua foje aperis la 15-an de aprilo 1938.
Hui, Dui kaj Lui | |
---|---|
fikciaj gefratoj • fictional trio • male trio • triplets | |
Kreita de | Al Taliaferro |
Verko | DuckTales |
Informoj | |
Specio | antropomorfa anaso |
Hui, Dui kaj Lui estas la filoj de Della, la fratino de Donaldo. En la unuaj animaciaj filmoj, ili estis senditaj al sia onklo Donaldo nur por unu tago, laŭ la unuaj komiksoj, por pli longa tempo, ĝis ilia patro revenu el hospitalo - la tri knaboj kaŭzis lian enhospitaliĝon, fajrigante piroteĥnikaĵon sub lia seĝo. Kaj en la animaciaj filmoj kaj en la komiksoj, la knaboj neniam plu aŭdas pri siaj gepatroj, kaj restas ĉe la onklo, en dometo posedata de la onklo de Donaldo, Skruĝo MekAnaso (angle Scrooge McDuck), en la fikcia komunumo Anasurbo (angle Duckburg) de la same fikcia usona ŝtato Kalisoto (angle Calisota - klarigo pri ties nomo troveblas en la artikolo pri Anasurbo).
La knaboj aspektas same kaj vestiĝas preskaŭ idente, nur ke la ĉapo de unu anasido estas nigra-ruĝa (Hui, la plej saĝa[mankas fonto]), de la dua nigra-blua (Dui) kaj de la tria nigra-verda (Lui). Ankaŭ la agoj estas tre similaj, la fratoj ofte interkonsentas kaj multfoje iu el ili komencas frazon, la dua diras la mezan parton kaj la tria finas ĝin, por demonstri ke la tri fratoj pensas la samon kaj scias, kion la aliaj du knaboj volas diri. En la fruaj animaciaj filmoj, la tri ofte malbonkondutas kaj venĝas sin ĉe Donaldo kompense al iu malbona ŝerco, kiun la onklo celis al ili. En la fruaj komiksoj tamen, desegnitaj de Al Taliaferro kaj Carl Barks, la knaboj agas pli bonkondute, ofte helpante sian onklon Donaldo kaj la pra-onklon Skruĝo, kaj brilante pro enciklopediaj scioj, kiun ili ĉerpas el gvidlibro de sia skolta organizo. Komence ankoraŭ iom sovaĝetaj kaj spitemaj, la konduto de la knaboj daŭre pliboniĝas pro la bona efiko same de la skoltado kaj de la praavino Elvira Coot, kiun ĉiu karesnome vokas "Avino Anaso" (angle Grandma Duck).