sporta delegacio From Wikipedia, the free encyclopedia
La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno havis 108 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis József Csermák kaj István Erdélyi. La sportistoj atingis 9 orajn, 10 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.
Respubliko Hungario en la Somera Olimpiko 1956 | ||||
Somera Olimpiko 1956 en Melburno | ||||
Flagtenanto: | József Csermák kaj István Erdélyi | |||
Sportistoj | 108 en 12 fakoj | |||
Medaloj rango: 4 |
Oro 9 |
Arĝento 10 |
Bronzo 7 |
Sume 26 |
Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato (Magyar Olimpiai Bizottság, MOB), kreita jam en 1895. La teamo faris la lastajn trejnadojn jam en malorda politika etoso, eĉ en la lastaj semajnoj forpasis sen trejnado. La forvojaĝo estis komplika, eĉ tio sukcesis nur per helpo de la ĉeĥoslovakia ŝtato. Dum la konkursoj pri la okazintaĵoj informoj apenaŭ venis. Menciindas, ke la sovetianoj sciiĝis pri la novaĵoj de la hungaroj. Depost la konkursoj multe da hungaroj disidis.
Aparte elstarigindas la duonfinala matĉo de akvopilko inter la teamoj de Hungario kaj Sovetunio, kiu iĝis aparte brutala kaj poste ricevis la nomon "Sango en akvo" - kaŭzo por la agresema etoso estis la invado de la ruĝa armeo de Sovetunio en Hungarion por perforte subpremi la Hungaran revolucion de 1956 monaton antaŭe. La teamoj de Hispanio, Nederlando kaj Svislando cetere pro tiu armea invado bojkotis la olimpikon, sed la hungara teamo ja partoprenis ĝin. Malgraŭ la sangaj vundiĝoj la hungara teamo de akvopilko sukcesis venki la duonfinalan matĉon kaj fine atingis oran medalon.[1][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.