Husanoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Husanoj estis membroj de radikala kristana reforma movado inter la jaroj 1415 ĝis 1436 en Ĉeĥio, rande ankaŭ en Slovakio kaj Saksio.
Rapidaj faktoj religia subgrupo • politika movado ...
Husanoj | ||
---|---|---|
religia subgrupo • politika movado | ||
Fermi
La movado baziĝis sur predikoj de Magistro Jan Hus, kiu postulis longefikan reformon de la kristana eklezio. Jan Hus estis influita de la angla teologo John Wyclif kaj parte eĉ de la movado de Valdenanoj. Dum la husana revolucio ekzistis tri ĉefaj fluoj: la radikalaj taboranoj, centristaj orebitoj, post morto de Jan Žižka nomataj orfoj, kaj la moderaj praganoj.